Londona Surgrundo | |||||
---|---|---|---|---|---|
London Overground | |||||
Class 378 en London Overground. | |||||
commuter rail network • klaso de vagonara servo | |||||
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Situo | Granda Londono | ||||
Membro de | International Suburban Rail Benchmarking Group vd | ||||
Posedata de | Transporto por Londono vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Londona Surgrundo aŭ Londona Surgrunda Fervojo, en angla London Overground (konata ankaŭ simple kiel "Overground") estas ĉeurba fervoja reto kiu servas al Londono kaj al ties ĉirkaŭoj. Establita en 2007 por funkciigi la metroajn vojojn de Silverlink,[1] ĝi nune servas al granda parto de Granda Londono same kiel al la hejma kantono Hertfordshire, kun 112 stacioj de naŭ diversaj vojoj.
La Overground formas parton de la National Rail de Unuiĝinta Reĝlando, sed ĝi estas sub koncesia kontrolo kaj en la marko "Transport for London". Operacioj estis kontraktita kun la kompanio Arriva Rail London ekde 2016. TfL atribuis la oranĝan kiel specifa koloro por la Overground kiel varmarko kaj por reklamado inklude la cirklan diskon, en la metroa mapo, trajnoj kaj stacioj.[2]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search